Ambrosio Spinola | |
Ambrosio de Michiel Jansz. van Mierevelt, postmorte en 1633 | |
Naskiĝo | 1569 en Ĝenovo, Respubliko de Ĝenovo |
---|---|
Morto | 25-an de septembro 1630 en Castelnuovo Scrivia, Respubliko de Ĝenovo |
Soldata kariero | |
Rango: | kapitano-generalo |
Deĵoris en: | Hispana imperio |
Komandis al: | Tercio de Spineli |
Militoj: | tridekjara milito, okdekjara milito, pri mantova heredaĵo |
Bataloj: | Sieĝado de Breda |
Persona informo | |
Tombo | Castelnuovo Scrivia |
Lingvoj | hispana • itala |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Filippo Spinola (en) |
Frat(in)o | Federico Spínola (en) |
Edz(in)o | Giovanetta Bacciadonne (en) |
Infanoj | Filippo Spinola, 2nd Marquis of the Balbases (en) , Agustín de Spínola Basadone (en) , Polissena Spinola (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro militisto soldato |
Ambrogio aŭ Ambrosio SPINOLA DORIA, markizo de Los Balbases, (naskiĝis en 1569 en Ĝenovo – mortis la 25-an de septembro 1630) estis hispana generalo. Ambrogio estis la plej aĝa filo de Filippo Spinola, markizo de Sesto kaj Benafro, kaj de lia edzino Polissena, filino de la princo de Salerne. La familio Spinola viciĝis inter la plej malnovaj kaj potencaj familioj de Ĝenovo.
La domoj de Spinola kaj Doria arde konkuris por la regado de la respubliko. Ambrogio Spinola decidis eliri el Ĝenovo por traktadi kun la hispana monarkio en Flandrio. En 1602, kune kun sia frato Federico, li kontraktas "condotta" (kontrakton) kun la hispana registaro : riskante la tutan riĉon de sia familio, Ambrogio promesis starigi armeon kun almenaŭ mil soldatoj, dum Federico faris similan promeson pri eskadro da militŝipoj.
Pluraj el tiuj ŝipoj estis detruitaj en la Manika Markolo fare de la Angloj, kaj Federico mem mortis okaze de batalo kontraŭ la Nederlandanoj la 24-an de majo 1603. Ambrogio tamen eniris Nederlandon kun siaj dungitaj soldatoj, kaj organizis la sieĝon de Ostendo ekde la 22-a de septembro 1604. Ambrogio Spinola revenis al Hispanio en 1606, kaj estis bonvenita per multaj honoroj, kvankam la milito tute malriĉigis lin.
Post la komenco de la Tridekjara milito, li estris la hispanajn soldatojn okaze de pluraj bataloj, interalie la venko de Breda post longa sieĝo. La batalon de Breda la pentristo Diego Velazquez bildigis en famega pentraĵo.